Ĉefpaĝo > Novaĵoj > Astronomoj malkovras la unuan planedon ekster la Sunsistemo kiu povus esti loĝebla

Astronomoj malkovras la unuan planedon ekster la Sunsistemo kiu povus esti loĝebla

2 Oktobro 2010 Komenti Go to comments


Astronomoj de la Universitato de Kalifornio ĉe Sankta-Cruzo (UCSC) kaj de la Instituto Carnegie de Vaŝingtono (Usono) ĵus trovis, en distanco de ĉirkaŭ 20 lumjaroj, en la konstelacio Libra, la unuan ekzoplanedon kun bazaj karakteristikoj por esti loĝebla. La trovaĵo estis publikigita la 30-an de septembro (2010) en Astrophysical Journal.

La planedo, Gliese 581g, nomiĝas tiel honore al la stelo kiun orbitas, Gliese 581. La distanco de la korpo rilate al ĝia astro havigas al ĝi konvenan radiadnivelon por enteni likvan akvon en ĝia surfaco. “Mi opinias, ke estas 100% da eblecoj, ke la planedo enhavu vivon, ĉar ĝi prezentas kondiĉojn tre taŭgaj por tio”, klarigis hieraŭ ĉe gazetara konferenco la astronomo de la UCSC respondeca pri la esploro, Steven Vogt.

Alia el ĝiaj karakteristikoj estas ĝia meza temperaturo, inter -31ºC kaj -12ºC. Ĝia distribucio ne estas homogena, ĉar unu el ĝiaj duonoj restas ĉiam lumigita kaj la alia en konstanta mallumo. Tio generas grandan termikan stabilecon. “La vivo en ĉi tiu planedo estus tre agrabla”, aldonis Vogt. Laŭ la sciencistoj, la zono plej taŭga troviĝas en la limo inter ambaŭ scenejoj.

La astronomoj kalkulis, ke la altirforto de la planedo estas tre simila al tiu de la Tero, inter 1,1 kaj 1,7 fojoj la tera gravideco, kaj pro tio ĝi povas subteni atmosferon. La maso de la planedo estas inter 3 kaj 4 fojoj supera al tiu de la Tero, kvankam ĝia radio estas nur inter 1,2 kaj 1,5 fojoj pli granda. Rilate al ĝia kompozicio, la sciencistoj opinias, ke temas pri roka astro. Tamen, dum la Tero plenumas ĝian orbiton ĉirkaŭ la suno dum 365 tagoj, Gliese 581g faras tion dum 36,6 tagoj.

Fonto: http://www.3cat24.cat/noticia/875167/societat/Un-grup-dastronoms-californians-descobreixen-un-nou-planeta-extrasolar-on-hi-podria-haver-vida

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: