Ĉefpaĝo > Nifoj filmitaj/fotografitaj > Diskoforma nifo filmita kun poŝtelefono

Diskoforma nifo filmita kun poŝtelefono

9 Aprilo 2010 Komenti Go to comments

En urbeto proksime de San-Joseo, ĉefurbo de Kostariko, la 20-an de novembro 2007, Marvin Badilla [Badilja] filmis, dum li laboris kaj kun la videokamerao de lia poŝtelefono Motorola 3GP, videon de diskoforma nifo kiu ŝajne turniĝas ĉirkaŭ la propra akso. La atestanto priskribas la amplekson de la objekto kiel iom pli granda ol tiu de pneŭmatiko de traktoro. Malgraŭ ĝia simpleco, tiun ĉi videon oni konsideras unu el la plej solidaj pruvoj pri la fenomeno nifo.

  1. mihxil
    10 Aprilo 2010 je 10:49

    Ĉu jen tio ĉi estas unu el la ‘plej solidaj pruvoj’ pri la nifo-fenomeno? Apenaŭ iel konvinka, mi diru. Al mi eĉ ne tuj klaras ke la vidata objekto flugas entute, des malpli ke temus pri ekstertera kosmoŝipo, kion oni verŝajne volas sugesti.

  2. ekstertera
    12 Aprilo 2010 je 23:50

    Kiam mi spektis tiun ĉi videon unuafoje, mi ankaŭ ne pensis, ke ĝi estu solida pruvo. Mi ankoraŭ dubas pri tio, sed post legi la opinion pri ĝi de certaj personoj kiuj scias sufiĉe pri la nifo-fenomeno kaj min informi pli pri la cirkonstancoj de la afero kaj pri la atesto de Marvin Badilla, sufiĉe kredinda, mi decidis inkludi ĝin en la blogo.

  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: