La eksterteranoj ne estas bonaj
Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.
Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.
Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.
Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.