Ĉefpaĝo > Nifoj filmitaj/fotografitaj > Nifo fotografita en Ĉinio

Nifo fotografita en Ĉinio

22 Oktobro 2010 Komenti Go to comments

La ĉina ĵurnalo People’s Daily publikigis la 21-an de oktobro (2010) bildon de tio, kio ŝajne estas du nifoj en la ĉielo de la urbo Kunmingo. La bildo estis kaptita ĉirkaŭ la 18.50 h per fotilo Canon 40 kaj lenso de 1740/f4, kun tempo de ekspono de ĉirkaŭ 20 sekundoj.

Fonto: www.english.people.com.cn

  1. mihxil'
    7 Decembro 2010 je 19:56

    Via fonto parolas pri ‘real UFOs’. Kion tio signifas?

  2. ekstertera
    7 Decembro 2010 je 20:20

    “I photographed saucer-shaped objects. Can you help me determine whether they are real UFOs?” Dong Rong, a resident of China’s Kunming, asked Zhang Yifang, honorary chairman of the Kunming UFO Research Association.”

    Eble vi ne scipovas la anglan: estas la aŭtoro de la foto kiu sin demandas ĉu la objektoj fotitaj de li estas veraj nifoj.

  3. 7 Decembro 2010 je 21:07

    Jes, sed kio estas ‘vera’ nifo? Oni ne scias kio estas, do _logike_ ĝi estas ‘vera’ nifo, en la senco ke ne estas identigita. Laŭ mi estas evidente ke estas celata ‘kosmoŝipo’, alikaze la adjektivo ‘vera’ estas stulta. Ankaŭ en la artikolo oni parolas pri homoj kiuj diras ke ‘who all think the two objects are exactly like UFOs’, ankaŭ tio do signifas ‘kosmoŝipojn’.

    Vidu signifon duan de UFO en:
    http://en.wiktionary.org/wiki/UFO

    Do, laŭ mi vi citas artikolon kiu sugestas pri kosmoŝipoj. Kaj fakte ankaŭ vi faras samon per via ‘ŝajne estas’. Ŝajne, vi do celas (almenaŭ sugestas) al iu kosmoŝipa signifo de la vorto ‘nifo’, ĉar mi ne vere komprenus kiel io tute neidentigita povas ‘ŝajne esti’ io ajn. Se vi nur celas ‘ion nekonatan’, la vortigo ‘bildo de du nifoj’ estus pli logika.

  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: