Ĉefpaĝo > Fraŭdoj > FRAŬDOJ: Afero Ummo

FRAŬDOJ: Afero Ummo

30 Aŭgusto 2010 Komenti Go to comments

Estas fundamenta por la serioza ufologio distingi kaj denonci tiujn aferojn, kiuj estas simplaj fraŭdoj kiu senkreditigas la studadon de la nifoj kaj konfuzigas la publikan opinion. Kun tiu celo ni kreas novan kategorion en la blogo, dediĉita rimarkigi tiujn aferojn, kiuj oni pruvis fraŭdaj. Kaj ni komencas kun la fama kaj diskutata afero Ummo.

Ummo estas la nomo de supozata planedo el kie devenus ekstertera civilizacio kiu estus kontaktinta kun homoj de la Tero. La informo estus alveninta laŭ formo de dokumentoj kaj leteroj senditaj al grupoj da entuziastoj de la nifo-fenomeno. La afero havis ian popularecon en Hispanio kaj Francio en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. La plejparto de la esplorantoj konkludis, ke la afero Ummo estis fraŭdo. La hispana psikologisto José Luis Jordán Peña asertis en 1993, ke li estis la instiganto.

La supozataj estaĵoj asertis, ke ili venis el Ummo, planedo kiu orbitus ĉirkaŭ la stelo ruĝa nano Wolf 424 (situita en la konstelacio Virgo) kaj memnomiĝis OEMII (homoj de Ummo) en sia propra lingvo. Ili mem klarigis en iliaj leteroj la fonetikajn karakteristikojn de ilia lingvo. En iu el siaj informoj ili rakontis kiel alvenis en la Teron la 28-an de marto 1950, surteriĝante en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence (Okcitanio). Laŭ la leteroj, ses ekspedicianoj maskitaj kontanktis kun la unuaj humanoj miksiĝante sin inter ni kaj komencis esplori nian planedon, niajn morojn, nian kultuton kaj niajn lingvojn. Poste, en 1966, ili estus komencinta sendi siajn famajn leterojn al diversaj personoj ĉirkaŭ la mondo, klarigante diversajn sciencajn, teknikajn kaj sociajn aspektojn el ilia mondo. Kelkaj “ummologoj” asertas, ke la korespondo de la vizitantoj atingas 6.000 paĝojn; sed oni ne scias pri pli ol 1.000, surbaze el kiuj iu eĉ ellaboris vortaron hispana-umma.

Malgraŭ la deklaroj de Jordán Peña, ankoraŭ restas kelkaj grupoj da kredantoj, kiel la bolivia “Filinoj de Ummo”.

Unu el la polemikaj fotografioj de la afero Ummo.

Advertisements
  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: