Ĉefpaĝo > Nifoj filmitaj/fotografitaj > Nifo pafas lumradion super la Blanka Domo

Nifo pafas lumradion super la Blanka Domo

26 Aŭgusto 2010 Komenti Go to comments

Wilbur “Will” Allen, eksa dungito de la Blanka Domo kaj inĝeniero de Air Force One en la registaroj de Ronald Reagan, George H. W. Bush kaj Bill Clinton, asertas, ke la pasintan 20 de julio (2010) faris serion da fotografioj de fluganta objekto kiu elsendis luman radion super la Blanka Domo.

Allen, kiu okupiĝas ankaŭ pri fotografiado por entreprenoj kiel Warner Bros kaj Def Jam, diras, ke li estis kontaktata de grizaj eksterteranoj en lia infanaĝo kaj ke li ricevis implantaĵon el ili.

La afero de Wilber Allen, kiu havas la retlokon UFO DC, lasas multajn suspektojn. Oni ne scias ĉu ĝi temas pri aŭtentika informo aŭ pri taktiko de misinformado.

Fotografio de la supozata objekto.

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Komenti