LIBRO: «Relativeco per bildoj»
Tiu ĉi libro, eldonita en la jaro 2006 kaj distribuita de la Esperanto-Asocio de Britio, estas la frukto de multaj jaroj da klopodado por klarigi la esencajn ideojn de Einstein kaj tiel transdoni la ĝojon de kompreno.
Por legi la tekston ne necesas universitata diplomo en matematiko – lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico.
La libro komenciĝas per tre legebla antaŭparolo. Ĉiu ĉapitro komenciĝas per klarigo pri la fizikaj teorioj uzataj, ĝis Einstein proponis la teorion de relativeco, kaj kiujn oni uzas nuntempe en la ĉiutaga vivo. La klarigoj estas utilaj kaj klaraj, kaj la diagramoj helpas al tiuj, kiuj ne certas pri fiziko, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne aparte spertas pri Esperanto.
En ĉiu ĉapitro, post klarigo pri nerelativeca fiziko, Atkinson diskutas relativecon. La ĉapitroj temas pri spaco kaj tempo, dinamiko, ondoj tra spaco, elektro-magnetismo kaj gravito (sed en la ĉapitro pri gravito la aŭtoro ne provas klarigi ĝeneralan relativecon).
La libro signife pliampleksigas du artikolojn de la aŭtoro, kiuj aperis en Scienca Revuo. Li estas emerita urba inĝeniero, kiu ŝuldas la kernajn ideojn al emerita instruisto Roy Kearney.