Ĉefpaĝo > Novaĵoj > Membroj de la Eŭropa Parlamento formalpaŝigas decidon malklasifiki oficiale la tutan informon pri nifoj

Membroj de la Eŭropa Parlamento formalpaŝigas decidon malklasifiki oficiale la tutan informon pri nifoj

Deksep membroj de la Parlamento de Eŭropa Unio, direktitaj de la itala parlamentaro Mario Borghezi (Norda Ligo), subskribis kaj prezentis “skriban deklaron pri la malklasifikado de dokumentoj pri nifoj”, kie ili alvokas la Ŝtatojn Membrojn de EU diskonigi la dokumentojn rilatantajn al nifoj kaj finigi la sekretismon pri nifoj kaj ekstertera ĉeesto.

La teksto de la skriba Deklaro de EU (0057/2010), datumita la 14-an de junio 2010, diras, ke la Eŭropa Parlamento “agnoskas, ke en 1978 la 33a Ĝenerala Asembleo de Uniĝintaj Nacioj agnoskis formale la nifojn kiel valida afero”.

La Deklaro rimarkigas, ke la Eŭropa Parlamento:

“1. Konsideras necesa la kreadon de scienca centro por analizado kaj disvastigado de la sciencaj donitaĵoj kolektitaj ĝis nun de la diversaj institucioj kaj registaroj eŭropaj;
2. Petas, ke la publikaj arkivoj pri nifoj estu malfermitaj, ke la registroj estu malklasifikitaj de la Ŝtatoj Membroj kaj ke ili estu oferitaj al la publiko kaj al la amaskomunikiloj kun atingopermeso al la tuta gamo pri la temo;
3. Komisias al ĝia Prezidanto, ke li transmisiu la jenan Deklaron, kune kun la nomoj de la subskribantoj, al la Konsilantaro, la Komisiono kaj la Registaroj de la Ŝtatoj membroj.”

Fonto:  http://www.exopoliticsspain.es/

Advertisements
  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: