LIBRO: La Biblio mistera
Kiel rilatas la eksterteranoj al la Biblio? Ĉu vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj? Josefo Ŝlosar provas respondi tiajn demandojn en ĉi tiu dokument-romano, eldonita en du volumoj (La projekto “Izraelida” kaj Alia Mondo).
Alia verko pri ekscita temo kiu aldoniĝas al la malmultaj libroj pri eksterteraj temoj eldonitaj en Esperanto.
Jen teksto de la postkovrilo de la 1-a volumo:
«Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizacio. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelido, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:
“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.
“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.
Moseo II. / 24
En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano kun proksimume 1280 citaĵoj el la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.»
La unua volumo, La projekto “Izraelida”, estas elŝutebla senpage kaj en Esperanto el la TTT-ejo de la verko: http://2000ad.uz.ua/esperanto/index.html