Ĉefpaĝo > Novaĵoj > Ebla ekstertera vivo en Titano

Ebla ekstertera vivo en Titano

20 Junio 2010 Komenti Go to comments

Du novaj studoj bazitaj en donitaĵoj de la misio Cassini kaj publikigitaj en specialigitaj revuoj sugestas eblecon de ekstertera vivo en Titano, unu el la lunoj de Saturno. La hipoteza ekzota vivo en ĉi tiu loko estus bazita en likva metano anstataŭ akvo.

En unu el la analizoj, publikigita en la digitala eldono de la revuo Icarus, oni klarigas kiel hidrogeno, abunda gaso en la atmosfero de la astro, malaperas kiam alvenas en la surfacon, io, kio pensigas la specialistojn, ke ia vivanta estaĵo estus absorvinte ĝin. En la dua, publikigita en Journal of Geophysical Research, oni emfazas en la manko de acetileno super la surfaco de la satelito.

Laŭ Chris McKay, de la Ames Research Center (NASA), ĉi tiu manko de acetileno estas grava, ĉar la ĥemia produkto estus la plej bona energifonto por vivo bazita en metano. Interpretiĝas do, ke acetileno estas konsumita de tiu ĉi ebla vivo kaj pro tio ĝi forestas. Ĉi tiu astrobiologo diras tamen, ke la afero de la hidrogeno estas pli delikata, ĉar la tutaj proponitaj meĥanismoj implicas konsumo de hidrogeno.

Se oni konfirmus vivo en Titano “tio estus duoble ekscita, ĉar ĝi estus nova vivoformo, sendependa de tiu bazita en la akvo kiu ekzistas en la Tero”, asertis la sciencisto.

Nuntempe, ekzisto de vivo bazita en metano estas tute hipoteza, ĉar ne ekzistas rektaj pruvoj pri tio. Kvankam estas teraj mikroorganismoj kiuj prosperas meze de ĉi tiu gaso aŭ produktas ĝin.

Fonto: http://icarus.cornell.edu/index.html

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: