Ĉefpaĝo > Libroj > LIBROJ: Raelana Movado kaj Esperanto

LIBROJ: Raelana Movado kaj Esperanto

2 Junio 2010 Komenti Go to comments

La Raelanan Movadon fondis Claude Vorilhon [Klod Vorión], “Raël”, franca ĵurnalisto kiu asertas, ke la 13-an de decembro 1973 li kontaktis kun eloho (ekstertera raso kiu kreis la homaron, laŭ la kredo de la raelanoj) en kratero de vulkano proksime al Clermont-Ferrand, en centro de Francio. Tiu alieno, supozate, estis kiu ordonis al li fondi la Raelanan Movadon, kiu nuntempe, konsiderita sekto, havas pli ol 5.000 membrojn en la tuta mondo.

“Raël” provis ankaŭ disvastigi liajn doktrinojn inter la esperantistoj en la okdekaj jaroj kaj eldonis tri el liaj verkoj en Esperanto: La libro kiu diras la veron (1981), La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon (1981) kaj Akcepti la eksterteranojn (1983), kie li priskribas liajn supozatajn renkontojn kun eksterteranoj kaj klarigas ilian mesaĝon por la homaro. Ĉi tiuj libroj estis la unuaj eldonitaj en Esperanto pri nifoj kaj eksterteranoj kaj malgraŭ sia naturo plenigis la vakuon de verkoj dediĉitaj al tiuj temoj. Ĝis nun apenaŭ aperis novajn librojn pri nifoj aŭ eksterteranoj en nia lingvo kaj pro tio tiuj libroj daŭre estas stranga kuriozaĵo.

Recenzo de Don Harlow: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/rael.html

Raelana propagando en Esperanto.

  1. geoffreyking
    18 Junio 2010 je 15:56

    Interesas, ke neniu esperanta libroservo proponas tiujn librojn; sed ili restas haveblaj ĉe la raelanoj. Eble se ili pli multe diskonigus la librojn, kelkaj homoj aĉetus ilin – malmultaj esperantistoj trovos tute spontane la raelanajn retpaĝojn.

  2. ekstertera
    10 Decembro 2010 je 15:41

    Pere de la libro-servo de UEA estas aĉetebla almenaŭ “La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon”.

  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: