LIBRO: «La dioj de Izraelo»
André Cherpillod estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, inter kiuj unu tuŝas en maniero ege interesa la eksterteran hipotezon. Al la plejparto, tamen, nenio faras suspekti tion kiam vidas la koverton, ornamita kun stelo de Davido entenanta la tetragramon, kaj la titolon: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”. Fakte, tiu ĉi ne estas libro pri nifologio laŭ strikta senco.
En ĉi tiu mallonga sed profunda verko, memeldono publikigita en 1990, Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por klarigi, pere de la etimologio kaj aliaj konoj, ke la dio de Abraham kaj de Moŝeo ne estis spirita estulo, kiel la religioj proklamas, sed ke ĝi povas esti io ege malsama, kiun ne lasas vidi la normalaj tradukoj de la Biblio, tute ŝanĝante sian senson. Nome la eksterteranoj, la Elohim de la originalaj tekstoj. La konkludo de Cherpillod estas klara: “la dio de la Biblio estas multopa, kaj neniel similas al pura spirito […]. Necesus denove pripensi kaj verki la tuton de la traduko de la Biblio, sen antaŭjuĵoj, kaj donante al la vortoj ilian signifon. Se Elohim signifas simple «Dio», la biblia teksto estas nenio alia ol miksaĵo de porinfanaj rakontoj, de poezio, kaj de supernaturaĵoj neakcepteblaj por normale racia spirito, kaj en ĝi nenio logika estas trovebla. Sed se la elohoj estas kosmonaŭtoj de ekstertera deveno, tiam la rakonto iĝas logika, racia, kaj perfekte kongrua kun la sciencaj donitaĵoj de nia spackonkera epoko”. Kaj li aldonas: “Nia kosmologio estas ankoraŭ komencanta, sed iom post iom, tre malrapide, oni alvenas al tiu konkludo… Cetere, el tio nenion povas perdi la religia kredo; ĉion povas gajni la vero”.
Pri ĉi tiu teorio, al kiu mi kredas, kaj pri la ĝenerala teorio pri ĉeesto de nifoj kaj eksterteranoj en la Biblio, multaj aliaj verkis, sed malmultaj kun la erudicio, klarpenso kaj abundo da donitaĵoj kiu oferas Cherpillod. Kaj neniu en Esperanto. Laŭ mia opinio, ĉi tiu estas unu el la plej bonaj verkoj pri nifologio ekzistantaj, kaj la sola en Esperanto, kvankam ĝi ne estas konceptata nek prezentata kiel nifologia verko. Tio estas sendube privilegio kaj honoro por la esperantistaro. Mi rekomendas atentan legadon de tiu ĉi libro, kaj de la tuta verkaro de Cherpillod. Mi povus mencii aliajn titolojn same interesaj, sed mi preferas lasi al vi malkovri lian verkaron, unu el la plej gravaj kaj vastaj de la esperanta kulturo.