La frapa fenomeno de la ŝiparoj da nifoj
Dum la lastaj jaroj, frapa kaj spektakla fenomeno rilate al nifoj estas okazanta en la ĉieloj de la tuta mondo: tiu de la nomataj “ŝiparoj” da nifoj. Ĝi temas pri grupoj da nifoj, ofte po dekoj, centoj, eĉ miloj da ili, moviĝantaj ŝajne inteligente, kelkfoje laŭ perfekta formacio. Tiun ĉi fenomenon jam estis registrata en multaj landoj, kiel Argentino, Francio, Katalunio, Meksiko, Peruo, Rumanio, Rusio, Slovakio, Usono aŭ Vietnamo.
En Limo, Peruo, en la tagmezo de la 20-a de majo 2007, skipo de la perua televidkanalo Canal 9, kiu estis produktanta videon de la kantistino Ana Karino Copelo en Limo, registris, antaŭ dekoj da atestantoj, milojn da lumaj sferoj flugantaj en la ĉielo. Eksterordinara dokumento. Jen la bildoj kaptitaj de la skipo de Canal 9.
Sed Meksiko estas ŝajne la lando kie plej incidas tiu fenomeno. Ĵusa afero, kaj unu el la plej spektaklaj, okazis la 22-an de majo 2009. Ĝi estis registrata de du personoj el du malsamaj lokoj de Meksikurbo. En la du videoj oni povas klare spekti grandan objekton cilindroforma ĵetanta ambaŭflanke centojn da aliaj pli malgrandaj objektoj.
Iuj demandas sin ĉu eksterteranoj volas komuniki al ni ian mesaĝon per tiaj objektoj, aŭ ĉu eble ili estas preparanta invadon de la planedo. Sed kiel kutime, ni scias nenion pri la naturo de tiu ĉi fenomeno. Mi demandas min kio okazus se unu tago oni vidus ĝin samtempe en la tuta mondo.

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008
Ankoraŭ neniuj komentoj.
Komentu
-
Ĵusaj
- Strangaj lumoj en Santiago de Chile
- Ĉu vegetaĵaro en Marso? Fotoj de la NASA
- DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj
- Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?
- BILDSTRIO: “La milito de la mondoj”
- INTERVJUO: Alfred L. Webre. “Marso estas loĝata de hominoidoj”
- La nifo de Bardenas Reales
- Afero Ilkley Moor
- LIBRO: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”
- Ŝiparoj da nifoj super Valencio kaj Hanojo
- Afero Alfeno
- Agroglifoj: sezono 2009
-
Ligiloj
-
Arkivoj
- Januaro 2010 (7)
- Septembro 2009 (13)
-
Kategorioj
-
RSS
Entries RSS
Comments RSS