Spektakla grupo da nifoj super Meksikurbo
Mi tute ne ŝatas la televidprogramon de Jaime Maussan ĉe la meksika televido. Mi multe povus kritiki Maussan-on kaj sian programon, same kiel mi povus fari pri aliaj similaj programoj kaj profesiuloj pri misteroj. Sed malgraŭ ĉio, afero prezentita antaŭ kelkaj monatoj ŝainas al mi aparte konsiderenda. Ĝi estas tiu, pri strangega grupo da nifoj registritaj ĉi-jare en la meksika ĉielo, kiu aldoniĝas al multaj aliaj aferoj pri grupoj da nifoj registritaj en la tuta mondo, precipe en Meksiko.
La fenomeno okazis la 22-an de majo 2009 en Meksikurbo, je la 5-a vespera horo proksimume. Du viroj, Pedro Hernández kaj Alfredo Carrillo, registras ĝin el du punktoj disigitaj proksimume je ok kilometroj. La unua ĉe la delegacio Azcapotzalco, la dua ĉe Ciudad Satélite. La videoj montras oranĝ-flavan kaj cilindroforman objekton, ĵetante ambaŭflanke vicojn da dekoj da aliaj sferoformaj objektoj, samkoloraj kun la objekto el kie ili ŝajne eliras laŭ perkekta formacio: unu supreniras kaj la aliaj malsupreniras. Ĉe la unua video, tiu de Pedro Hernández, la ĉielo aperas klara kaj la objektoj montras flavan koloron. Ĉe la dua, tiu de Alfredo Carrillo, aperas nubojn kaj la objektoj aspektas nigraj.
La videoj ŝajnas al mi veraj, sen manipulado nek fraŭdo. Se ĝi estas realaj, kiel ja ŝajnas, ni estus antaŭ unu el la plej gravaj dokumentoj registritaj pri nifoj. Mi opinias, la objekto povas esti materialiganta kosmoŝipo: ĝi materialigus interne la objektojn antaŭ ol ĵeti ilin.
Jen la du videoj, prezentitaj en la programo de Maussan. Taksu vi mem.
Ankoraŭ neniuj komentoj.
Komentu
-
Ĵusaj
- Strangaj lumoj en Santiago de Chile
- Ĉu vegetaĵaro en Marso? Fotoj de la NASA
- DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj
- Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?
- BILDSTRIO: “La milito de la mondoj”
- INTERVJUO: Alfred L. Webre. “Marso estas loĝata de hominoidoj”
- La nifo de Bardenas Reales
- Afero Ilkley Moor
- LIBRO: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”
- Ŝiparoj da nifoj super Valencio kaj Hanojo
- Afero Alfeno
- Agroglifoj: sezono 2009
-
Ligiloj
-
Arkivoj
- Januaro 2010 (7)
- Septembro 2009 (13)
-
Kategorioj
-
RSS
Entries RSS
Comments RSS