NIFO-DOSIEROJ

Nifoj kaj ekstertera vivo

Ĉu vegetaĵaro en Marso? Fotoj de la NASA

Tiuj ĉi bildoj de la surfaco de Marso estis sendataj al la Tero de la kosmosondiloj Mars Global Surveyor kaj Mars Odissey kaj troveblas en la arkivoj de la NASA. Ili montras tion, kio ŝajnas vegetaĵaro kaj lagoj en la ruĝa planedo.

7 Januaro 2010 Posted by ekstertera | 1 | | No Comments Yet

DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj

Dokumenta filmo dediĉita al John Mack, fama usona psikiatro kiu esploris multajn homojn el diversaj landoj kiuj asertas, ke ili estis forkaptitaj de nifoj, kaj atestantojn de nifoj kaj supozaj eksterteraj estaĵoj. Li alvenis al la konkludo ke la plejparto de tiuj atestantoj ne mensogis kaj tio, kion ili diris estis tio, kion okazis al ili aŭ tio, kion ili kredis ke okazis. En tiu ĉi dokumenta filmo (dublita al la hispana) oni intervjuas diversajn atestantojn kaj montriĝas opiniojn de psikiatroj.

6 Januaro 2010 Posted by ekstertera | 1 | | No Comments Yet

Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?

Ĉi tiu pentraĵo, “Virgulino kun la infano kaj Sankta Johano infano”, pentrita dum la jardeko de 1490 kaj atribuita al Jacopo del Sellaio aŭ al Sebastiano Mainardi, estas ekspoziciita en la Palazzo Vecchio de Florencio. Sed, kion speciala ĝi havas?
Se vi atente observas, kaj kiel montriĝas en la detalo en la suba bildo, en la dekstra supra flanko de la pentraĵo vi vidos disradiantan kaj eliptikan objekton, kvazaŭ “lumonubo”, kiun multaj konsideris bildo de nifo en la ĉielo. Ĉi tiun objekton observas atente, el tero, homo kiu kovras sian facon kun la manoj kaj de hundo bojianta siaflanke.

Krom tio, en la supra maldekstra flanko, ankaŭ en la ĉielo, oni povas vidi sub la Kristnaska stelo tri ceterajn disradiantajn stelojn pli malgrandaj, kiuj povus elvoki la famajn “foo-fighters” de la nifologio.

Ĉu ĝi temas pri nifoj pentritaj fine de la Mezepoko?

5 Januaro 2010 Posted by ekstertera | 1 | | No Comments Yet

BILDSTRIO: “La milito de la mondoj”

La bildstrion La milito de la mondoj , bazita sur la fama sciencfikcia verko de H.G. Wells, oni povas legi en interreto kaj en Esperanto ĉe http://www.fenestro.extra.hu/pagoj/Bildstrio/Milito/LaMilitodelaMondoj/index.html

 La milito de la  mondoj. Desegno:  D’Israeli. Adaptado: Ian Edginton.

5 Januaro 2010 Posted by ekstertera | Ne-kategoritaj | | No Comments Yet

INTERVJUO: Alfred L. Webre. “Marso estas loĝata de hominoidoj”

Alfred L. Webre estas direktoro de la Instituto por la Kunlaboro en la Spaco, Doktoro pri Juro kaj aŭtoro de la libro Exopolitics (Ekzopolitiko). Li naskiĝis en ŝipbazo de Florido dum la Dua Mondmilito. Li loĝas en Vankuvero. Edziĝita, li havas filon kaj du duonfilinojn. En tiu ĉi intervjuo por la kataluna gazeto La Vanguardia li parolas pri inteligenta vivo en Marso kaj asertas ke la Usona registaro havas sekretajn kontanktojn kun eksterteraj civilizacioj ekde la jardeko de 1950.

Ekzistas pruvoj, ke estas etikaj civilizacioj pli progresaj ol la nia kiuj partoprenas en nia procezo de disvolvado.

Donu al mi pruvojn.

Deklaroj de komizoj de la Usona registaro kiuj atestis, ke ili partoprenis sekretajn programojn de rilatoj kun iuj eksterteraj civilizacioj.

Tio signifas, ke jam estis kontakto kun eksterteranoj?

Jes, ekde la jardeko de 1950 la Usona registaro, laŭ tiuj atestantoj, estas sekrete laborinta kun ili.

?

Andrew Basiago, filo de oficiro de la CIA, estis engaĝigita kiam li estis sep-jaraĝa en sekreta programo por superdotitaj infanoj kiujn oni trejnis por esti ambasadoroj antaŭ eksterteraj rasoj.

Ĉu iu kontakto?

Li renkontis tri astronaŭtojn de la planedo Marso. En januaro 2009, Virginia Olds, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas hominoida civilizacio loĝanta sub la surfaco de Marso.

?

Ni kredas, ke en la jaro 9.500 a.K. fragmentoj de la supernovao Velaro eniris la Sunsistemon kaj detruis la Marsan ekologion. La marsanoj, ĉirkaŭ 1.500 jarojn pli progresigitaj ol ni etika kaj teknologie, rifuĝiĝis surtere.

En decembro 2008 ni publikigis informon inkludanta fotografiojn faritajn de la roboto de la NASA Rover Spirit kie identifikeblas iu speco de hominoidoj, bestoj kaj strukturoj en la surfaco de Marso. Vi povas tion spekti ĉe Exopolitic.com.

Estas tri astronaŭtoj kiuj asertas, ke ili vidis eksterteran vivon.

Jes, Buzz Aldrin, kiu vojaĝis en Apolo 11, diris ke kiam ili alvenis en la Lunon en 1969 estis du eksterteraj kosmoŝipoj ĉirkaŭ la granda kratero, lia versio estis kontrolita de altaj postenoj de la NASA.

Vi konfuzas min.

Doktoro Steven Greer, direktoro de Projekto Malkaŝo, kolektis pli ol 500 atestojn, militistaj, registaraj kaj de altranga inteligento, kiuj estas atestantoj pri la ekstertera ĉeesto, kaj kiujn oni publikigis en majo 2009 en la Nacia Gazetara-Klubo de Vaŝingtono.

Meksiko, Ĉilio, Brazilo kaj Peruo igis publikaj ĝiajn dosierojn pri NIFOj..

Ĵus Francio, Svedio kaj Danio, kaj Britio publikigis 7.200 dosierojn de NIFOj kompilitaj de D155, sekreta organo de la Ministraro pri Defendo.

Kial ne disvastigi la vivon en Marso?

Pro politikaj aferoj. Ni metos proceduron nin rifuĝante en la leĝoj pri liberinformado por ke la NASA agnosku inteligentan vivon en Marso.

Kaj kial ne prezentiĝas en socio ili mem, la marsanoj?

Tiu nia estas planedo de malalta ordono kiu laŭ ni supozas estas en kvarenteno altrudita de la registaro de la universo.

Kaj tiu kvarenteno finiĝas nun…

Ni kredas, ke la eksterteraj etikaj civilizacioj uzis la NIFO-fenomenon por aklimatigi nin al ĝia ekzisto, kaj inter 2010 kaj 2020 ni povas komenci havi malfermitajn rilatojn kun tiuj civilizacioj.

Ĉu la unua kontakto estos kun la marsanoj?

Jes, ĉar estas multaj reciprokaj avantaĝoj, ili povas doni al ni teknologiojn kaj konojn kaj ni havas verdan belegan planedon kien ili povus elmigri.

Kiel funkcias la kosmo?

Estas multaj dimensioj kaj universoj paralelaj al la nia. Iuj eksterteraj civilizacioj venas el alia dimensio, alia paralela universo, pro tio NIFOj povas aperi kaj malaperi.

Kiel estas tiuj pli evoluitaj civilizacioj?

Ŝajne ni loĝas en organizita universo kaj la plej etikaj civilizacioj atingis regi la tempo-dimension kaj ili estas tiuj, kiuj eble disvolvigas nian realon.

… Do ili tion faras malbonege.

Laŭ iuj teorioj ni estas akcele evoluanta por forlasi la ekonomion de senĉesa milito kaj iri al eltenebla ekonomio. La homa konscio disvolviĝas por eniri en la universalan aĝon kaj malfermite rilati kun tiuj aliaj civilizacioj.

…Ili povus helpeti nin.

Ekzistas unuagrada direktivo: ne interferi la evoluadon de civilizacio en alia planedo. Sed tre baldaŭ la homo lernos uzi la kvantuman teletransportadon kaj elĉerpi energion el la spaco. Ni estas en transira erao en kiu ni devas decidi se ni iras ĉu al la detruo, chu al la evoluado.

Via laboro konsistas en studi la grandan registaron de la universo?

Ekzopolitiko estas socia scienco studanta la rilatojn inter nia homa civilizacio kaj aliaj inteligentaj civilizacioj en la universo. Unu el niaj unuaj paŝoj por la universala diplomatio estos pere de la marsa civilizacio.

Mi komprenas.

Persone mi laboras kun la doktoro Norman Miranda, estro de la kabineto de la prezidanto de la ĝenerala asembleo de la UN, por ke la UN reprezentu la Teron antaŭ la Marsan civilizacion.

La Vanguardia, 10-9-2009

5 Januaro 2010 Posted by ekstertera | Intervjuoj | | No Comments Yet

La nifo de Bardenas Reales

Okazis la 2-an de januaro 1975 en Eŭskio, kiam tri hispanaj armeanoj vidas nifon sur la pafkampo de Bardenas Reales (Navaro). Kelkaj horoj antaŭ okazis io simila proksime al Burgoso.
Jen intereza analizo (por tiuj, kiuj komprenas la hispanan) de la televidprogramo Cuarto Milenio pri la afero Bardenas Reales, unu el la plej gravaj, polemikaj kaj misteraj. Vi povas serĉi la ceterajn partojn en YouTube.

5 Januaro 2010 Posted by ekstertera | Aferoj famaj kaj gravaj, Atestoj, Ne-kategoritaj | , , , , , | No Comments Yet

Afero Ilkley Moor

Post esti municipa policano en Londono dum kvar jaroj, Phillip Spencer lasis ĉi tiun laboron kaj transloĝiĝis kun sia edzino kaj sian bebon al la regiono Ilkley Moor, en Okcidenta Jorkŝiro, por esti pli proksime al sia edzina familio.
La 1-an de decembro 1987, proksimume je la 7.15-a horo, la ĉielo estis ombra kaj nuba kiam Spencer adiaŭis sian edzinon. Li decidis transiri la stepon por iri ĉe sian bofrato, en la vilaĝo Orienta Morton, sur la alia flanko de Ilkley Moor, kaj li esperis fari dum la vojo kelkajn fotografiojn de la fantomaj kaj strangaj pejzaĝoj de la stepo. Por povi atingi la bildojn kiujn li deziris, li portis bobenon de alta ASA en la fotilo, por kompensi la malfortan helecon en tiu ebeno.
Krom sian fotilon, Spencer portis ankaŭ kompason por sin orienti kaze de nebulo. Spencer loĝis en la regiono ekde nur kelkaj montaoj, sed kiel sperta ekskursanto li sciis kiom rapide la nebulo kaj la pluvo povas aperi dum la vetero.
Dum li supreniris al la krutaj deklivoj de la stepo li decidis ne preni sian kutiman vojon, pli mallonga sed ankaŭ pli laciga. Li trapasis konstruaĵon nomita White Wells, refererencpunkto markanta la stepan limon, kaj tiam prenis vojon kiu kondukas lin al kruta deklivo kaj poste al serio da arboj.
Kiam li alproksimiĝas al la arboj li malprecize aŭdas zumadon, kaj li pensas, ke estas flugilo kiun li ne povas ekvidi pro la tavolo da nuboj. Subite io moviĝas kaj altiras sian atenton. Sin turnante, li vidas malgrandan verdan estulon, ne pli ol 4 futojn alta, distance ĉirkau 30 futojn aŭ pli. Ĝi foriras rapide, kaj kiam ĝi estas proksimume 30 futojn distance, li pensas “kio estas tio?” kaj li krias “he!” al la estaĵo. En tiu momento, la estaĵo sin turnis kaj skuas la brakon kvazaŭ farante al li signon, ke li malproksimiĝas. Spencer memoras, ke li portas sian fotilon kaj faras foton. La estaĵo tiam malaperas malantaŭ rokego. Spencer kuraĝiĝas kaj kuras tra la taluso persekutante la estaĵon. Li klarigis post, ke li ne sciis kial li faris tion kaj ke li agis impulse. Li diris, ke la estaĵo treniĝis pli ol paŝi sed tamen li delokiĝis pli rapide ol homo. Li ĉirkaŭdirektis siajn okuloj kaj vidis neniun signon de la ento, sed li alvenis ĝustatempe por vidi grandan objekton arĝentan havanta la formon de du teleroj kunigitaj per la randoj, kun volba kupolo, leviĝi super la stepo kaj malaperi tra la nuboj. Sur la kupolo estis blankeca parto, kvazaŭ skatolo kun serio da malfermaĵoj. En tiu momento, li same rimarkas, ke la zumado kiun li aŭdis antaŭ estas nun ege forta kaj venas el la telero. Li ne havis tempon por preni fotografion de la objekto.
La silento regnas nun, kaj la pluvo haltas. Ĉar li ne plu vidas nek la objekton nek la estulon, li ekpaŝas al Menston, la vilaĝo plej proksima, forlasante sian projekton viziti sian bopatron. Tiu ĉi trajekto ĝis Menston daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn, kaj dum tiu ĉi tempo, li rimarkas iujn strangajn aferojn. Unue, la montrilo de la kompaso direktiĝas nun suden anstataŭ norden, kaj due, li surpriziĝas kiam trovas la vilaĝon aktiva, kun homoj en la vendejoj. Li ĵetas rigardon al la horloĝo de la urbodomo kaj li rimarkas, ke ĝi signas la 10-an horo matene, malgraŭ ke laŭ sia kalkulo devas esti ĉirkaŭ la 8-a horo matene.

La stranga estaĵo fotita de Spencer

La stranga estaĵo fotita de Spencer

Spencer estas tiam en plena konfuzo. Ĉu li vidis tion kion li kredis estis vidinta? Por respondi tiun urĝan problemon, li sin direktas per aŭtobuson al la urbo Keighley, la plej proksima urbo havanta butiko pri fotografio kun servo de urĝa rivelado. Ĉirkaŭ du horojn post, li havas sian fotografion de la estaĵo, kaj li tiam komprenas, ke li ne estis viktimo de halucinoj. La estaĵo ŝajne estis 4 futojn alta, kaj havis bluverda nuanco sur la haŭto. Spencer sciis, ke li havis ion grava, aŭ almenaŭ tion li pensis.
Tute konfuza, Spencer decidis kontakti al nifologo. Ĉe la loka librovendejo, li trovas la adreson de Jenny Randles, specialisto pri nifoj sufiĉe konita en Britio, kaj li skribas al li leteron rilatante tion, kion okazis al li. Jenny Randles siavice metis lin en kontakto kun Peter Hough, kolego nifologo sia, kaj Spencer konsentas kun li estu komencata detala esplorado.
Hough sciis, ke la historio kiun li aŭskultis ŝajnis ”tro bela por esti vera”, kaj tio malkvietiĝis lin, sed post diskuti kun Spencer, li konvinkiĝas, ke li estas integra homo kaj ke li ne serĉas nek famon nek monon. Li havis neniun kialon por ne kredi tion, kion Spencer rakontis al li, krom la strangeco de la faktoj mem. Hough komencis do plenan esploradon.
Ĉar Spencer volis nenian reklamon kaj havis nenian intencon atingi neniun monan gajnon per sia sperto, li demandis al la esploristoj ne doskonigu sian veran nomon. Pro tio, la dokumentoj rilatantaj al tiu ĉi afero nomas la atestanton “Philip Spencer”, kromnomo sugestita de Peter Hough.
Ĉirkaŭ ses semajnojn post la komenco de la esplorado, Spencer ricevas “la neatenditan viziton de du homoj kiuj sin prezentas kiel agentoj de la informservoj de la Royal Air Force”. Post montri siajn oficialajn rajtigilojn, ili diras siajn nomojn: Jefferson kaj Davis. Ili klarigas post, ke ilia misio estas kunpreni la fotografion prenita de Spencer en Ilkley Moor. Sed li jam liveris la foton al Hough. La vizitantoj, malkontentaj, foriras kun malplenaj manoj.
Tio, kion miriĝis Spencer-on estis, ke neniu povis scii pri la ekzisto de la fotografio. Spencer nur parolis pri ĝi al sia edzino, al Peter Hough, al Jenny Randles kaj al Arthur Tomlinson, alia nifologo kiu esploris pri tiu afero. Informita pri la okazintaĵo, Hough kontaktas la informservojn de la Royal Air Force por atingi konfirmon pri la idento de la vizitantoj. Oni respondas al li, ke neniu kun tiu ĉi nomo ekzistas ĉe ili kaj ke neniu membro de la informservoj estis ĉe Spencer. Antaŭ tiuj ĉi faktoj, Hough alvenas al la konkludo, ke Spencer estis viktimo de unu el la plej kuriozaj aspektoj de la nifologia fenomeno: vizito de “homoj nigraj”.

21 Septembro 2009 Posted by ekstertera | Aferoj famaj kaj gravaj | | No Comments Yet

LIBRO: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”

Img-20090912-0220310406André Cherpillod estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, inter kiuj unu tuŝas en maniero ege interesa la eksterteran hipotezon. Al la plejparto, tamen, nenio faras suspekti tion kiam vidas la koverton, ornamita kun stelo de Davido entenanta la tetragramon, kaj la titolon: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”. Fakte, tiu ĉi ne estas libro pri nifologio laŭ strikta senco.
En ĉi tiu mallonga sed profunda verko, memeldono publikigita en 1990, Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por klarigi, pere de la etimologio kaj aliaj konoj, ke la dio de Abraham kaj de Moŝeo ne estis spirita estulo, kiel la religioj proklamas, sed ke ĝi povas esti io ege malsama, kiun ne lasas vidi la normalaj tradukoj de la Biblio, tute ŝanĝante sian senson. Nome la eksterteranoj, la Elohim de la originalaj tekstoj. La konkludo de Cherpillod estas klara: “la dio de la Biblio estas multopa, kaj neniel similas al pura spirito [...]. Necesus denove pripensi kaj verki la tuton de la traduko de la Biblio, sen antaŭjuĵoj, kaj donante al la vortoj ilian signifon. Se Elohim signifas simple «Dio», la biblia teksto estas nenio alia ol miksaĵo de porinfanaj rakontoj, de poezio, kaj de supernaturaĵoj neakcepteblaj por normale racia spirito, kaj en ĝi nenio logika estas trovebla. Sed se la elohoj estas kosmonaŭtoj de ekstertera deveno, tiam la rakonto iĝas logika, racia, kaj perfekte kongrua kun la sciencaj donitaĵoj de nia spackonkera epoko”. Kaj li aldonas: “Nia kosmologio estas ankoraŭ komencanta, sed iom post iom, tre malrapide, oni alvenas al tiu konkludo… Cetere, el tio nenion povas perdi la religia kredo; ĉion povas gajni la vero”.
Pri ĉi tiu teorio, al kiu mi kredas, kaj pri la ĝenerala teorio pri ĉeesto de nifoj kaj eksterteranoj en la Biblio, multaj aliaj verkis, sed malmultaj kun la erudicio, klarpenso kaj abundo da donitaĵoj kiu oferas Cherpillod. Kaj neniu en Esperanto. Laŭ mia opinio, ĉi tiu estas unu el la plej bonaj verkoj pri nifologio ekzistantaj, kaj la sola en Esperanto, kvankam ĝi ne estas konceptata nek prezentata kiel nifologia verko. Tio estas sendube privilegio kaj honoro por la esperantistaro. Mi rekomendas atentan legadon de tiu ĉi libro, kaj de la tuta verkaro de Cherpillod. Mi povus mencii aliajn titolojn same interesaj, sed mi preferas lasi al vi malkovri lian verkaron, unu el la plej gravaj kaj vastaj de la esperanta kulturo.

19 Septembro 2009 Posted by ekstertera | Libroj, Ne-kategoritaj | , , , , , , , , | No Comments Yet

Ŝiparoj da nifoj super Valencio kaj Hanojo

Kiel mi avertas en aliaj afiŝoj, dum la lastaj jaroj la nifoj ofte aperas en la ĉieloj en ŝiparoj po dekoj, centoj aŭ miloj, dum la mondo vivas sian sonĝon. Fenomeno nekredebla kaj kuriozega pri kiu ekzistas diversaj fidindaj videoregistroj tra la mondo. Kiel tiuj ĉi kiujn mi prezentas jene. La unua okazis en Valencio (Katalunaj Landoj) kaj la alia en Hanojo (Vietnamo), ambaŭ en 2007.

16 Septembro 2009 Posted by ekstertera | Nifoj registritaj | , , , , | No Comments Yet

Afero Alfeno

Okazis la 10-an de septembro 1990, je la 8.30-a horo matene, en la urbo Alfeno (Portugalio). Grupo da infanoj ludis rulglobetojn antaŭ kafejo. Subite, la grupo kaj la homoj pasantaj estas surprizataj de metala sferoforma objekto kun kvin piedoj ŝvebanta super futbalkampo kiun oni estis konstruiganta apude, jen farante rapidajn movojn, jen malrapidajn, kiu atingas la altecon de tria etaĝo. Timego ekdisvastiĝas. Kiam vidas, ke la objekto pretiĝas surteriĝi en la futbalkampo, la masonistoj kiuj laboris en ĝia konstruado ekĵetas ŝtonojn rekte al la objekto, kiu reagas restante kvieta en la aero dum kelkaj momentoj. La atestantoj restas hororigitaj, la patrinoj krias por ke la infanoj ne alproksimiĝu, sed aliaj ne atingas deteni sian scivolemon. La infanoj apud la kafejo iras voki Manuel Moura, amatora fotografisto, kiu iras serĉi sian fotilon. Kiam li alvenas en la lokon la objekto estas pendigata en la aero dum la masonistoj ĵetas ŝtonojn, donante tempon al la fotografisto por fari kvar fotojn. La objekto tuj malproksimiĝas kun granda rapideco kaj malaperas, post esti fluginta super 500-metra radio dum proksimume 50 minutojn. Tiu nokto, la hororo ankoraŭ ĉeestas en la Alfena loĝantaro, kiu en la plejparto de kazoj ne atingas dormi pro timo, ke la objekto revenu, tio, kio ne okazis.
La fotografioj de Manuel Moura estis sendataj al la Nacia Komisiono de Esplorado pri la Fenomeno Nifo kaj al specialistoj de la Nacia Instituto pri Inĝenierio kaj Industria Teknologio. Post fotografia analizado, la esploristoj akceptas, ke ili ne trovas spurojn da fraŭdo, kaj ke ili ne eblas identifi la objekton. Ĝi estas tuj sendataj al Richard Haines, psikologisto de la afero kaj konsultisto de la NASA, kiu ankaŭ ne atingas konkludon. Oni faris ĝisfundan esploradon koopere kun la CIA, la Pentagono, la NORAD (angla mallongigo de Nord-Amerika Centra Estrejo pri Defendado de la Aerospaco), la Nacia Centro de Studoj de Tuluzo kaj la Eŭropa Kosma Agentejo, sen konkludaj rezultoj. Nur Pierre Guérin, de la Astrofizika Instituto, proponis la hipotezon, ke la objekto estis veturilo de distanca regado, malgraŭ ne havi multan forton tiu ĉi teorio post, ke tiuj objektoj estis viditaj en Francio en 1954 kaj en Germanio en 1989.
Tiuj ĉi fotografioj estas ankoraŭ hodiaŭ konsideritaj en la scienca spaco el la plej gravaj de la fenomeno nifo en la mondo.

alfena4alfena13333

16 Septembro 2009 Posted by ekstertera | Aferoj famaj kaj gravaj, Atestoj | , , , , , | No Comments Yet